Mujeres Libres | ||
---|---|---|
politika organizaĵo | ||
Komenco | 1936 vd | |
Fino | 1939 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Lucía Sánchez Saornil • Mercedes Comaposada • Amparo Poch y Gascón vd | |
Mujeres Libres (Liberaj Virinoj) estis anarkiisma virina organizaĵo en Hispanio kiu celis akiri povon por la virinoj de laborista klaso. Ĝi estis iniciatita en 1936 de Lucía Sánchez Saornil, Mercedes Comaposada kaj Amparo Poch y Gascón kaj havis proksimume 30,000 membrojn. La organizaĵo estis bazita sur la ideo de "duobla luktado" por virina liberigo kaj por socia revolucio kaj oni argumentis ke ambaŭ celoj estis egale gravaj kaj estu klopodataj paralele.[1]
Mujeres Libres estis feminisma organizo ene de la hispana anarkosindikatismo kiu ekzistis inter aprilo de 1936 kaj februaro de 1939, dum la Hispana Enlanda Milito. Kun la Confederación Nacional del Trabajo, la Federación Ibérica de Juventudes Libertarias kaj la Federación Anarquista Ibérica, ĝi konstituis unu el la klasikaj organizoj de organizaro kiu nomiĝis hispana liberecana movado (movimiento libertario español, MLE).
Spite la seksan egalecon proponata de la CNT ekde ties komencoj, multaj el la virnoj kiuj aktivulis en la movado pensis ke necesas specifa organizaĵo por plene plenumi siajn kapablojn kaj politikan lukton.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search